heterotrofa
- Produktanta sian organikan substancon el aliaj organikaj substancoj: ĉar C. reinhardi estas laŭcirkonstance heterotrofa, estas eble krei vivpovajn mutaciitojn, kapablajn kreski nur per organika nutrado, ĉu en lumo, ĉu en mallumo [1].
1.
Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel:
Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita
Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
- beloruse:
- гетэратрофны
- france:
- hétérotrophe
- ukraine:
- гетеротрофний
heterotrofulo
- Vivaĵo, kiu produktas sian organikan substancon el aliaj organikaj substancoj disponeblaj en la viva medio, kontraste al aŭtotrofulo: vivulo, kies nutrado senpere (herbovoranto) aŭ pere (karnovoranto) de aliaj heterotrofuloj dependas de la unuavicaj produktantoj [2].
Rim.:
Iuj tekstoj laŭ la angla uzo rigardas
„heterotrofo“-n
baza vorto por la vivaĵoj:
difektita aŭtotrofo de mutaciita Chlamydomonas
[3].
[ĵv]
2.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, artikolo konsumanto
3. Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel: Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
3. Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel: Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
- beloruse:
- гетэратрофны арганізм, гетэратроф
- france:
- organisme hétérotrophe