gimnosperma
- 1.
- (pri ovolo aŭ grajno) Evoluanta sur karpelfolio restinta pli malpli malfermita.
- 2.
- (pri plantoj) Produktanta grajnojn en ne tute fermita ovario: la mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj […] kie superregas la gimnospermaj arboj [1].
- beloruse:
- голанасенны
- ĉeĥe:
- nahosemenný
- france:
- gymnosperme (adj.)
- germane:
- nacktsamig
- japane:
- 裸子の [はだかこの], 裸子植物の [はだかこしょくぶつの]
- katalune:
- gimnosperm
- nederlande:
- naaktzadig
- slovake:
- nahosemenný
gimnospermoj
- Subbranĉo de gimnospermaj plantoj, iam unu el la du grandaj dividoj de fanerogamoj: arbaroj kiuj estas superregataj de angiospermoj (foliarbaroj) estas pli specio-riĉaj ol tiuj dominataj de gimnospermoj (koniferarbaroj, montarbaro), kvankam esceptoj ekzistas [2].
Rim.:
Nuntempe oni dividas la subdivizion floroplantoj
(Spermatophytina) en la kvar klasojn
1. palmofilikoj (Cycadopsida), 2. ginkoplantoj, 3.
koniferoj (Coniferopsida) inkluzivante gnetoplantojn
kaj 4. angiospermoj (Magnoliopsida).
- beloruse:
- голанасенныя
- ĉeĥe:
- nahosemenné
- ĉine:
- 裸子植物 [luǒzǐzhíwù]
- france:
- gymnospermes
- germane:
- Nacktsamer
- japane:
- 裸子植物 [らししょくぶつ]
- katalune:
- gimnospermes
- nederlande:
- naaktzadigen
- portugale:
- gimnosperma
- ruse:
- голосемянные
- slovake:
- nahosemenné rastliny
- ukraine:
- голонасінні