galantino
- Gelatenaĵo farita el pecetigita kuirita porka aŭ kokida viando, garnita per la propra gelateneca suko: porkokapa galantino [1]; galantino […] kun remolada saŭco, salato kaj rostitaj terpomoj [2]; ekde la mateno estis bakataj pirogoj, kuirata galantino kaj frotata hepato, [3]; en Rusujo oni ofte manĝas antaŭmanĝon al la tagmanĝo, kiu […] povas ekzemple esti: […] marinita haringo, galantino de bovaĵo [4].
1.
Charles Bukowski, trad. Cezar: Kie brulas, ĝentlemanoj? , p. 21, La Prizonaĉo de Moyamensing
2. Rata Rendevuo 2019, mendo tagmanĝo
3. Jurij German: Kara mia homo, ĉap. 2, En aŭtuna malhela nokto
4. Vikipedio, Antaŭmanĝo
2. Rata Rendevuo 2019, mendo tagmanĝo
3. Jurij German: Kara mia homo, ĉap. 2, En aŭtuna malhela nokto
4. Vikipedio, Antaŭmanĝo
- angle:
- gallantine, aspic
- beloruse:
- студзень, халадзец, халоднае
- ĉeĥe:
- galantina
- france:
- galantine, aspic
- germane:
- Galantine, Sülze, Aspik (Sülze)
- greke:
- πηχτή
- hispane:
- galantina
- hungare:
- kocsonya
- japane:
- ガランティーヌ
- katalune:
- galantina
- nederlande:
- galantine
- portugale:
- galantina
- ruse:
- студень, заливное, холодец
- slovake:
- huspenina
- ukraine:
- заливне, холодець