ekzokrina
- 1.
- (komune) Rilata al la ekzokrinaj glandoj: ekzokrina sekrecio.
- 2.
- (pri glando)
Ellasanta sian sekreciaĵon en la eksteran medion (sur la haŭton)
aŭ en naturan kavon komunikiĝantan kun la ekstera medio (ekz. la
digestotubon); Plejofte ekzokrinaj glandoj elverŝas siajn
sekreciaĵon eksteren pere de elsekrecia dukto (ekz.
la ŝvitaj,
salivaj, larmaj glandoj) sed ili kelkfoje estas senduktaj (ekz.
la en-epiteliaj glandoj ĉe la vira uretro):
biologie, haroj kaj similaj fenomenoj estas nur sekrecioj de
ekzokrinaj glandoj, fariĝintaj sufiĉe solidaj, por resti aŭ kiel
flekseblaj haroj, aŭ kiel pli solida skvamo, ŝelo,
ungo, hufo
[1].
Rim.: Antaŭa difino indikis ke la terminoj ekzokrina kaj endokrina estas maloftaj kaj redirektis al respektive dukta kaj sendukta. Tio estas erara. Efektive, la ekzokrinaj glandoj plejparte estas duktohavaj sed ne ĉiuj. Kelkaj el ili estas senduktaj (ekzemple la supraĵaj ekzokrinaj glandoj ĉe la naza, stomaka aŭ uretra epitelio) kiel la endokrinaj glandoj.
1.
E. Pauli: Enciklopedio
simpozio, artikolo „haro“, 1996-05
- angle:
- exocrine
- beloruse:
- экзакрынны, зьнешнесакрэцыйны
- france:
- exocrine
- hungare:
- exokrin, külső elválasztású
- itale:
- esocrino
- katalune:
- exocrí
- perse:
- برونریز، اگزوکرین
- pole:
- zewnątrzwydzielniczy
- portugale:
- exócrino
- rumane:
- exocrine
- ukraine:
- екзокринний, зовнішньо-секреторний