ekstraverta
- Reaganta senpere al cirkonstancoj, pli atenta pri eksteraĵoj ol pri propraj pensoj, agema, spontanea; ekstravertita: ŝi estas pli ekstraverta kaj impulsiĝema ol la pli aĝa fratino [1]. introverta
Rim.:
Forma simileco de introverta kaj ekstraverta
kaŭzas proksimigojn; la formo ekstroverta (kun o)
aperas iom en tekstoj.
[ĵv]
1.
S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007
- angle:
- extroverted, extraverted
- beloruse:
- экстравэртны
- france:
- extraverti (adj.)
- katalune:
- extravertit (adj.)
ekstravertulo
- Homo kun ekstraverta karaktero; ekstravertito: la plej multnombraj tipoj estas malraciaj ekstravertuloj – uloj de nepacienca karaktero, kaj grandaj amantoj de amuzaĵoj [2].
2.
T. Menŝova, trad. D. Lytov kaj A. Galkin: Socioniko dum 45 minutoj,
Internacia Pedagogia Revuo, 2005:1
- angle:
- extrovert, extravert
- beloruse:
- экстравэрт
- france:
- extraverti (subst.)
- katalune:
- extravertit (subst.)