*ekspedi
(tr)
- Elsendi al difinita adreso, loko: ekspedi leteron, komercaĵon, armeon; ni ekspedas al vi […] keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme je la mendo FK ; la ĉefa generalo ekspedis spionojn al la proksimiĝantaj Libianoj, por ekscii ilian nombron [1]; ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon [2]? neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon [3].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
- angle:
- expedite, dispatch
- beloruse:
- адсылаць, адпраўляць
- bulgare:
- изпращам
- ĉeĥe:
- expedovat, odeslat, vypravit, zasílat
- ĉine:
- 寄 [jì], 赍 [jī]
- france:
- expédier (envoyer)
- germane:
- absenden, abschicken, aufgeben, wegschicken, expedieren [ark]
- hungare:
- küld (felad), felad (küld)
- japane:
- 発送する [はっそうする], 送る [おくる], 派遣する [はけんする]
- katalune:
- expedir, trametre
- nederlande:
- verzenden, versturen
- pole:
- ekspediować, wysyłać (np. list), nadawać (np. list), odprawiać, wyprawiać się (w drogę)
- portugale:
- expedir, aviar, enviar, despachar
- rumane:
- trimite prin poștă
- ruse:
- отсылать, отправлять
- slovake:
- odoslať, vypraviť, zaslať
- ukraine:
- відсилати, відправляти
ekspedo
- 1.
- Ekspedado: koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedaŭras, […] atendante vian raporton pri la ekspedo […] FK ; kvin tagojn post la ekspedo la unuaj japanaj abonantoj sciigis pri la (aera) alveno de la maja numero [4].
- 2.
- Ekspeditaĵo.
4.
Monato, Paul Peeraerts: Statistiko, 2003
- angle:
- dispatch
- beloruse:
- 1. адсыланьне, адпраўленьне (дзеяньне) 2. адпраўленьне (рэч)
- bulgare:
- изпращане
- ĉeĥe:
- odeslání, vypravení
- ĉine:
- 1. 寄送 [jìsòng]
- france:
- envoi, expédition (envoi)
- germane:
- 1. Absendung, Aufgabe, Expedition [ark] 2. Sendung
- hungare:
- 1. küldés, feladás 2. küldemény
- japane:
- 発送 [はっそう], 派遣 [はけん]
- katalune:
- 1. expedició, tramesa 2. cosa expedida, cosa tramesa
- nederlande:
- 1. verzenden (zn.), verzending 2. zending
- pole:
- przesyłka 1. spedycja, nadanie, wysyłka
- slovake:
- expedovanie, odoslanie, vypravenie, zaslanie
- ukraine:
- відправлення, відправка, відсилання
ekspedejo
- Loko destinita por ekspedado: la ekspedejo […] kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo […], tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti BdV ; gvidanto de la ekspedejo de SEU EeP ; en la ekspedejo, oni plenigas kontenerojn per ruĝaj kestoj, numerita plumbsigelo fermas la „skatolegon“: ek al Afriko [5].
5.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Ĉinaj falsitaj produktoj por Afriko
- beloruse:
- пункт адпраўленьня
- ĉine:
- 報刊發送房 [bàokānfāsòngfáng]
- germane:
- Versandbüro, Expeditionsbüro
- ukraine:
- експедиція, відділення для відправки
ekspedisto
- Tiu, kiu profesie ekspedas: se iu kliento mendas ion ĉe mi, mi donas la mendilon al iu ekspedisto [6].
6.
Yao Yongzhong, red. Xie Ruifeng:
Fariĝi verkisto kaj starigi retbutikon..., El Popola Ĉinio, 2015-07-02
- beloruse:
- экспэдытар
- france:
- entreprise d'expédition, entreprise de routage
- japane:
- 発送係 [はっそうかかり], 運送業者 [うんそうぎょうしゃ]
- ukraine:
- експедитор