3efekt/o PV

efekto

Forta impreso farita sur la koron aŭ spiriton, precipe de belarta verko, spektaklo kc: tiajn aerajn fenomenojn ili neniam antaŭe vidis […], kian efekton ĉio faris [1]; korvoj kaj kornikoj faradis bonan efekton sur la blanka subaĵo [de neĝo] [2]; ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan, sed ili volas nur fari efekton EE ; [tio] faris impreson de ia […] pepado, kiu elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute neordinaran Marta . VD:drasta
Rim.: Ne konfuzu kun efiko.
afrikanse:
uitwerking
albane:
efekti
amhare:
ውጤት
angle:
effect, impression
arabe:
تأثير
armene:
ազդեցություն
azerbajĝane:
təsiri
beloruse:
эфэкт, уражаньне, узьдзеяньне
bengale:
প্রভাব
birme:
အကျိုး
bosne:
učinak
bulgare:
ефект, впечатление
ĉeĥe:
dojem, efekt, vliv, účinek
ĉine:
效应 [xiàoyìng], 效 [xiào]
dane:
effekt
estone:
mõju
eŭske:
efektu
filipine:
epekto
france:
effet (impression frappante), effet (de style), impression (que fait qc)
galege:
efecto
germane:
Effekt, Eindruck (Effekt)
guĝarate:
અસર
haitie:
efè
haŭse:
sakamako
hinde:
प्रभाव
hungare:
hatás, effektus
igbe:
mmetụta
irlande:
éifeacht
islande:
áhrif
japane:
効果 [こうか]
jave:
efek
jide:
ווירקונג
jorube:
ipa
kanare:
ಪರಿಣಾಮ
kartvele:
ეფექტი
kazaĥe:
әсер
kimre:
effaith
kirgize:
таасири
kmere:
ផលប៉ះពាល់
koree:
효과
korsike:
effettu
kose:
isiphumo
kroate:
posljedica
kurde:
tesîr
latine:
effectus
latve:
efekts
laŭe:
ຜົນກະທົບ
litove:
poveikis
makedone:
ефект
malagase:
vokatry
malaje:
kesan
malajalame:
ഫലം
malte:
effett
maorie:
pānga
marate:
परिणाम
monge:
nyhuv
mongole:
үр нөлөө
nederlande:
effect, indruk
nepale:
प्रभाव
njanĝe:
kwenikweni
okcidentfrise:
effekt
panĝabe:
ਪ੍ਰਭਾਵ ਨੂੰ
paŝtue:
اغېز
pole:
efekt
portugale:
efeito, impressão (sobre o espírito)
ruande:
ingaruka
ruse:
эффект, впечатление, действие
samoe:
aafiaga
sinde:
اثر
sinhale:
ක්රියාත්මක
skotgaele:
buaidh
slovake:
pôsobenie, účinok
slovene:
učinek
somale:
dhaqan
ŝone:
Chaizvoizvo
sote:
e le hantle
sunde:
epek
svahile:
athari
taĝike:
таъсир
taje:
ผลกระทบ
tamile:
விளைவு
tatare:
эффект
telugue:
ప్రభావం
ukraine:
ефект
urdue:
اثر
uzbeke:
ta’sir
vjetname:
hiệu lực
zulue:
umphumela

efekta

Kaŭzanta efekton, nepre vekanta atenton kaj emocion: efekta kaj interesega tutaĵo Marta ; la rakontado estas kurta, efekta [3]; tiuj efektaj dinosaŭroj ŝajnas mirinde realaj, vivantaj [4]; ŝiaj temoj estas pli ofte maturaj ol aŭguraj, pli rememoraj ol aŭroraj, pli retrospektaj ol artefektaj [5]; grandefekta frazo, titolo. VD:efektiva, efika
3. Z. Martinov: El la pagana kredo al la kristanismo, La Espero, 2005:5
4. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
5. Monato, Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, 2004
beloruse:
эфэктны, эфэктоўны, уражальны
ĉine:
惹眼 [rěyǎn]
france:
qui fait de l'effet, spectaculaire grand~a: emphatique, ronflant.
germane:
effektvoll, eindrucksvoll
hebree:
מרשים
japane:
効果的な [こうかてきな], はでな
ukraine:
ефектний

efekti

(ntr)
Kaŭzi efekton, iel impresi: la foto kaptas momenton de intimeco kaj dolĉeco, kaj aparte efektas pro sia ludo per speguloj [6].
6. -: Foto pri geja vivokazo..., Forumo, 2009:2-3 (143)
beloruse:
мець эфэкт, уплываць, узьдзейнічаць
france:
faire un effet
germane:
beeindrucken
hebree:
להרשים
japane:
感銘を与える [かんめいをあたえる], 効果をあげる [こうかをあげる]
ukraine:
справляти ефект, подіяти

bonefekta

Kiu efektas bone, agrable aŭ efike: kelka „kosmetiko“ povas fari preskaǔajn miraklojn: oni ricevas per ĝi plurajn poemojn […] bonefektajn [7].
7. K. Kalocsay: Revivigo de Czeslaw Kozlowski, Norda Prismo, 1959:3, p. 120a-125a
beloruse:
прыемны, прывабны, дабрадзейны
france:
attrayant

malbonefekta

Kiu efektas malbone, malharmonie aŭ ne imprese.
beloruse:
непрыемны, агідны, нядобры
france:
rebutant

administraj notoj

malbon~a : Mankas dua fontindiko.
malbon~a : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.