diafragmo
- 1.
- Muskola tendena plato apartiganta la bruston de la ventro ĉe la mamuloj: la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon Hamlet ; estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido [1].
- 2.
- Membrano, kiu dividas kavaĵojn en du fakojn.
- 3.
- Speciala metala plateto, kun aperturo, ofte alĝustigebla, en la centro, kiun oni intermetas en la vojon de lumfasko, por limigi ĝin: ankaŭ la fotilo kaptas kaj konservas tiujn ruĝaspektajn okulojn, ja la forta ekbrilo de la fulmilo kaj la malfermo de fotila diafragmo estas samtempaj [2].
- 4.
-
En telefona aŭskultilo, gramofono ktp: metala plateto, kiun
elektra sistemo vibrigas kaj kiu servas por reprodukti la sonojn.
Rim.: Ĉi tiu elektra signifo ŝajnas neinternacia kaj evitinda; PIV2 prave rekomendas uzi por ĝi membranon. [Sergio Pokrovskij]
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
2. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj
2. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj
- angle:
- diaphragm
- beloruse:
- дыяфрагма
- bulgare:
- диафрагма
- ĉeĥe:
- diafragma, membrána technická
- ĉine:
- 1. 隔膜 [gémó]
- france:
- diaphragme
- germane:
- 1. Zwerchfell 2. Diaphragma 3. Blende 4. Membran
- hebree:
- דִיאָפרַגמָה
- hispane:
- diafragma
- hungare:
- 1. rekeszizom 2. rekesz, válaszfal (magházban) 3. fényrekesz, blende 4. membrán (telefon)
- itale:
- diaframma
- japane:
- 横隔膜 [おうかくまく], 隔膜 [かくまく], 振動板 [しんどうばん], 絞り [しぼり]
- katalune:
- diafragma
- nederlande:
- diafragma 1. middenrif
- pole:
- przepona
- portugale:
- diafragma
- ruse:
- 1. диафрагма 2. диафрагма 3. диафрагма 4. мембрана
- slovake:
- diafragma, membrána
- ukraine:
- діафрагма, перетинка, перегородка