cizeli, ĉizeli
(tr)
- 1.
- Delikate prilabori, skulpti metalon per marteleto, cizelilo kaj ĉizileto: ĉizante oni forigas pecetojn de metalo, cizelante oni premfrapas la metalan supraĵon; malnova memorŝtono kun ĉizelitaj blazonoj [1]; apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj [2]; eluzitaj ŝtonblokoj, en kiuj apenaŭ eblis vidi antaŭ jarcentoj ĉizelitajn stelojn, florojn, literojn [3]; en […] gotika kapelo oni konservas la bustrelikvujon de reĝo Sankta Ladislao la 1a, mirindan memoraĵon de la mezepoka hungara cizelarto en dratemajla tekniko [4]. ĉizi, gravuri.
- 2.
- (figure) Zorgege prilabori, ekz-e literaturan verkon: por krei grandan oratoraĵon ne sufiĉas, ke ĉiu ĉi elemento kaj ĉiu eta detalo estu atente ĉizita kaj ame cizelita [5]; Thorsen preferas la satiran poezion, kie li ĉizelis multajn valorajn juvelojn [6].
1.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Gaja Duopo
3. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
4. Jozefo HORVÁTH: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, 2002/08, p. 28
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Ĉapitro XIV
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Originala Beletro 1945 – 1972
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Gaja Duopo
3. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
4. Jozefo HORVÁTH: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, 2002/08, p. 28
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Ĉapitro XIV
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Originala Beletro 1945 – 1972
- beloruse:
- 1. чаканіць 2. кшталтаваць
- ĉeĥe:
- ciselovat, cizelovat, tepat
- ĉine:
- 1. 压花 [yāhuā]
- france:
- 1. repousser (cuir, métal), ciseler 2. ciseler (fig.)
- germane:
- 1. ziselieren
- hebree:
- לחרוט
- hispane:
- cincelar
- hungare:
- 1. cizellál 2. csiszol (pl.stílust)
- itale:
- 2. cesellare
- japane:
- 打ち出し模様を施す [うちだしもようをほどこす]
- pole:
- 1. dłutować, cyzelować 2. cyzelować
- portugale:
- 1. cinzelar
- ruse:
- 1. чеканить 2. оттачивать, отточить
- slovake:
- cizelovať, zdokonaľovať
- tibete:
- གཟོང་རྒྱག་
- ukraine:
- карбувати, чеканити (тж перен.), вибивати, штампувати
cizelilo
- Metala stangeto, kies finon oni uzas por enpremi la surfacon de la prilaborata objekto: la plastikaj detaloj kaj ilia grado de fajna ellaboriteco estas atingitaj prilaborante per cizelilo la purigitan bronzon [7].
- beloruse:
- чакан (інструмэнт)
- ĉeĥe:
- cizelovací kladívko, kladívko kovotepce
- france:
- repoussoir (cuir,métal)
- germane:
- Punze
- hispane:
- cincel
- itale:
- cesello
- japane:
- 打ち出したがね [うちだしたがね]
- pole:
- dłuto
- portugale:
- cinzel
- ruse:
- чекан (инструмент)
- slovake:
- cizelérske kladivko
- ukraine:
- карбівка, чекан (інструмент)
administraj notoj
~ilo:
Mankas dua fontindiko.