biliono
(evitinde)
- 1.
- (En la kontinenta Eŭropo:) miliono da milionoj, mil miliardoj (= duiliono), 1012: la distanco ĝis la plej proksima stelo ... estas 4.2 lumjaroj, tio estas ... 40 bilionoj da kilometroj [1].
- 2.
- (laŭ la angla-rusa-brazila sistemo:) miliardo: subite la spegulo en sia rikanado ektremis tiel terure, ke ĝi elglitis el iliaj manoj kaj falegis sur la teron, kie ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj [2]; la menciita tuta produkto (ĉefe per minado) de energioportantoj konsistis el 3,4 Gt (gigatunoj) da nafto, 4,5 Gt da karbo (G = giga = 10⁹ = eŭropa miliardo = usona biliono...) [3].
Rim.:
Diversaj vortaroj difinas la vorton malsame; iuj donas ambaŭ
signifojn, iuj nur la unuan, aliaj nur la duan. PIV2 dekretis ke
nur la kontinent-eŭropa senco ekzistu — kvankam ĝi avertas kontraŭ
eventuala konfuzo kun biliono2.
Ĉiel ajn, por eviti konfuzon oni prefere ne uzu tiun vorton
(„miliardo“ kaj „mil miliardoj“ estas
nemiskompreneblaj).
[Sergio Pokrovskij]
1.
Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la
universo, FEL, Antverpeno, 2005
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. HASZPRA Ottó: Astronomiaj nombroj pri energio en la mondoMonato
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. HASZPRA Ottó: Astronomiaj nombroj pri energio en la mondoMonato
- angle:
- 1. trillion 2. billion
- beloruse:
- 1. трыльён 2. мільярд
- bulgare:
- 2. милиард
- ĉeĥe:
- 2. miliarda
- ĉine:
- 1. 兆 [zhào] 2. 十亿 [shíyì]
- france:
- 1. billion 2. milliard
- germane:
- 1. Billion 2. Milliarde
- hebree:
- מיליארד
- hispane:
- 1. billón
- hungare:
- 1. billió 2. milliárd
- ide:
- 1. biliono 2. miliardo
- indonezie:
- 2. miliar
- japane:
- 十億 [じゅうおく], 一兆 [いっちょう]
- katalune:
- 1. bilió 2. miliard, mil milions
- nederlande:
- 1. biljoen 2. miljard
- okcidentfrise:
- 1. biljoen 2. miljard
- pole:
- 1. bilion
- portugale:
- 2. bilhão (1.000.000.000), bilião (1.000.000.000)
- ruse:
- 1. триллион 2. миллиард, биллион
- slovake:
- 1. bilión 2. miliarda
- svede:
- 2. miljard
- ukraine:
- більйон
- volapuke:
- 1. telion