amplifi, amplifiki
(tr)
- Plifortigi elektrajn aŭ elektromagnetajn oscilojn: sola vakutuba amplifilo povas amplifi multajn voĉojn [1]; se tia objekto pasas inter ni kaj tre fora lumfonto, gravita lensado povas amplifiki la brilecon de tiu fonto dum mallonga tempo, kiam ĝi estas precize en la ĝusta pozicio [2]; mi kun Ada iris […] al taga seanco, por kontroli ŝian ideon pri telepatio, […] necesas preni kvincent aŭ mil homojn, por per adicio amplifiki malfortan efikon [3]; la efiko de transistoro povas esti rigardata kiel amplifiko de la kurento el unu cirkvito (emitoro ‐ bazo) en la dua (emitoro ‐ kolektoro) [4].
1.
Vikipedio, Vakutuba amplifilo
2. Vikipedio, Ekstersunsistema planedo
3. Genriĥ Altov, trad. Jurij Finkel: Azeneto kaj aksiomo
4. Vikipedio, Transistoro
2. Vikipedio, Ekstersunsistema planedo
3. Genriĥ Altov, trad. Jurij Finkel: Azeneto kaj aksiomo
4. Vikipedio, Transistoro
- angle:
- amplify
- beloruse:
- узмацняць
- ĉeĥe:
- zesilovat, zesílit hlas, zvuk
- france:
- amplifier
- germane:
- verstärken
- hebree:
- להגביר
- hispane:
- amplificar
- hungare:
- erősít (rezgést)
- japane:
- 増幅する [ぞうふくする]
- nederlande:
- versterken
- pole:
- wzmacniać
- ruse:
- усиливать
- slovake:
- amplifikovať, zosiľovať
- ukraine:
- радіо підсилювати
amplifilo, amplifikilo
- Aparato por pligrandigi elektrajn oscilojn, kiujn oni ĝenerale ricevas kun tre malforta intenseco: ekzistas altfrekvencaj, malaltfrekvencaj, magnetaj, rezistancaj kaj transformatoraj amplifiloj; laca ina voĉo ekfluis el stacidomaj amplifiloj: „Trajno numero NN restartos je la kvara kaj dudek kvin“ [5].
- angle:
- amplifier
- beloruse:
- узмацняльнік
- ĉeĥe:
- amplifikátor, zesilovač
- france:
- amplificateur
- germane:
- Verstärker
- hebree:
- מַגבֵּר
- hispane:
- amplificador
- hungare:
- erősítő (rezgés-)
- japane:
- 増幅器 [ぞうふくき]
- nederlande:
- versterker
- pole:
- wzmacniacz, amplifikator
- rumane:
- amplificator
- ruse:
- усилитель
- slovake:
- zosilňovač
- ukraine:
- підсилювач
administraj notoj
~ilo,
~ilo:
Mankas dua fontindiko.