agnostik/a

agnostika

Sendecida pri metafizikaj demandoj, juĝante ke la fundamentaj veroj ne estas koneblaj: mia familio estas agnostika, krom ke ili kredas je la Dio de akcioj, buĝetoj, kaj dividendoj [1]. VD:skeptika
1. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
beloruse:
агнастычны
ĉeĥe:
agnostický, nepoznatelný
france:
agnostique (adj.)
germane:
agnostisch
hispane:
agnóstico (adj.)
slovake:
nepoznateľný
ukraine:
агностичний

agnostikismoPV

FILREL Doktrino laŭ kiu la fundo de ĉio kaj precipe Dio estas nekonebla: la agnostikismo estas teorie altira, sed en la praktiko ĝi apenaŭ distingiĝas de la intelekta pigreco [2]. VD:skeptika.
2. T. del Barrio: [komento], 2007-09-25
angle:
agnosticism
beloruse:
агнастыцызм
ĉine:
不可知論 [bùkězhīlùn], 不可知论 [bùkězhīlùn]
france:
agnosticisme
germane:
Agnostizismus
hebree:
כְּפִירָה
hispane:
agnosticismo
hungare:
agnoszticizmus
itale:
agnosticismo
japane:
不可知論 [ふかちろん]
nederlande:
agnosticisme
perse:
ندانم‌گویی، لاادریه
portugale:
agnosticismo
ruse:
агностицизм
slovake:
agnosticizmus
turke:
bilinemezcilik
ukraine:
агностицизм

agnostikulo

Homo ne akceptanta filozofian aŭ religian kredon: ateisto, kiu certas, ke Dio ne ekzistas, estas por mi alia speco de kredanto kaj pro tio, mi preferas konsideri min kiel agnostikulon [3].
3. J. Marin: Ĉu ateisto aŭ agnostikulo?, Ateismo, 2010-12 (11)
beloruse:
агностык
ĉeĥe:
agnostik
ĉine:
不可知論者 [bùkězhīlùnzhě], 不可知论者 [bùkězhīlùnzhě]
france:
agnostique (subst.)
germane:
Agnostiker
hebree:
כּוֹפֵר
hispane:
agnóstico (subst.)
slovake:
agnostik
ukraine:
агностик

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas dua fontindiko.