Adam/o PIV1

Adamo

1.
NOM Vira antaŭnomo hebredevena: Adamo! eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino Marta ; li deziris nepre perlabori vivrimedon, jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio [1]; Adamo, la filo de la Majstro, invitis lin hejmen post iu publika prezento [2].
2.
BIBPERS Laŭ la Biblio, la unua homo: Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon [3]; laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva [4]; li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, — mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero [5]; neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo [6]; komenci de Adamo PrV ; parenco per Adamo PrV .
angle:
Adam
beloruse:
Адам
bretone:
Adam
bulgare:
Адам
ĉine:
1. 亚当 [yàdāng], 亞當 [yàdāng]
dane:
Adam
france:
Adam
germane:
Adam
hebree:
אדם
hispane:
Adán
itale:
Adamo
japane:
アダム
katalune:
Adam
malaje:
Adam
nederlande:
Adam
pole:
Adam
portugale:
Adão
ruse:
Адам
svede:
Adam
ukraine:
Адам

administraj notoj